Post pluvo

Malfrua vespero en meza somero.
Mi volus eliri en fruktan ghardenon,
Kushantan en dormo, spirante l' aeron,
Je pluv' odorantan kaj lace serenan.

Sufoka aero de mia chambreto
Doloras min, pelas min iri eksteren.
Starantaj chi tie kaj tie objektoj
Silente rigardas min kvazau severe.

Nubegoj fumantaj kun oraj fadenoj
Forflugis amase lau inka chielo.
Samkiel l' profunde dormanta ghardeno,
Eltrinki sopiras mi freshan mielon.

Sed vane mi pri revivigho esperas!
Vi chesu, animo, sopiri amlumon!
Char jam min ne helpos postpluvaj roseroj,
Nek dolcha tenero de flora parfumo.

Sincera revado, prefere forfluu!
Ebrio pro trompo ja estas mortiga!
Aliajn, vershajne, vesper’ chi influos,
Sed kiu do min, kondamniton, malligos?
06.06.2008

Метки:
Предыдущий: Somera tagmezo
Следующий: Jocker s issue