La chielo
Ho vi, safira firmamento,
Flagranta diafana pur',
Tapisho super la tegmento,
Surfaco de l'chiela dur'.
Vi akve pura, virge chasta,
Min logas la eternmister'
De la spegulo via vasta,
Sunplena rid' de l'primaver’.
Vi nubojn, kiel perlojn, shutas
Al l'akvarela silkoglat',
kaj brodas ore per sungutoj
levighon de aurorskarlat'.
Ho vi, kristale pura bluo,
Tenajho peza de Atlant',
Kiel leghera mara fluo,
Kiel fortika diamant'.
Апрель 2009 г.
Flagranta diafana pur',
Tapisho super la tegmento,
Surfaco de l'chiela dur'.
Vi akve pura, virge chasta,
Min logas la eternmister'
De la spegulo via vasta,
Sunplena rid' de l'primaver’.
Vi nubojn, kiel perlojn, shutas
Al l'akvarela silkoglat',
kaj brodas ore per sungutoj
levighon de aurorskarlat'.
Ho vi, kristale pura bluo,
Tenajho peza de Atlant',
Kiel leghera mara fluo,
Kiel fortika diamant'.
Апрель 2009 г.
Метки: